Protesto de Kataluna Esperanto-Asocio
La hispana Supera Kortumo per tri inter si kongruaj verdiktoj severe tordis la lingvan sistemon uzatan en la katalunaj lernejoj jam de antaŭ tridek jaroj. La leĝeco de la kataluna sistemo fontis el la “ley orgánica” (hispana leĝo laŭ rango nur sub Konstitucio) “Estatut d’Autonomia de Catalunya”.