Esperanta PEN pri meksikaj verkistoj

HeKo 494 3-B, 3 nov 11

Danke al la iniciato de s-ino Chiara Macconi, delegito de la Esperanto-Centro ĉe la Komitato por verkistoj en prizono de PEN Internacia, hieraŭ vespere ankaŭ Esperantio honoris la memoron de la intelektuloj murditaj fare de la narkotistaj karteloj en Meksiko.

La ceremonio havis kvazaŭ privatan formon, ĉar ĝi okazis en privata hejmo, sed ĝin oficialigis la alesto de la Konsulo de la Esperanta Civito. Sen. Giorgio Silfer emfazis la fakton, ke “la murdo de verkistoj, ĵurnalistoj, publicistoj, blogistoj estas rekta atako kontraŭ kulturo kaj kontraŭ demokratio. Celebri ĉi tiun vesperon estas maniero rezisti kontraŭ tiu atako”.

La invitita konsulo de Meksiko en Milano senkulpiĝis pro ne ĉeesto.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.