HeKo 493 2-A, 15 okt 11
Koncizan bilancon pri sia mandato kaj pri la situacio en Esperantio faris la Konsulo de la Esperanta Civito, en ĵusa intervjuo de Aleksandr Korĵenkov ĉe “La Ondo de Esperanto”, novembra numero, tamen jam legebla en la novaĵretejo “La Balta Ondo”.
La redaktoro de LOdE anoncis la aperigon de la intervjuo diversloke: Vkontakte (dulingve), Facebook, Ipernity, ankaŭ kelkaj yahoo-grupoj, “kiel kutime ĉe grava komuniko”, li emfazis.
Sen. d-ro Giorgio Silfer pretas respondi ankaŭ al eventualaj komentarioj, en la forumo de “La Balta Ondo”.