Kandidatoj por LF-koop 2009-2011
La venonta ĝenerala Asembleo de Kooperativo de Literatura Foiro renovigos la gvidajn organojn, koincide kun la aprobo de la nova Trijara Laborplano. Kandidatoj por la Administra Komitato kaj por la Revizora Kolegio devas komuniki skribe sian kandidatiĝon (LF-koop, cp 928, CH-2301 Ĉaŭdefono) ĝis la 15a de decembro 2008 (Zamenhofa Tago).