Estas konfirmita la renkonto inter la Estraro de Universala Esperanto-Asocio kaj la Kapitulo de la Esperanta Civito, venontsemajne en Vilno okaze de la Tutmonda Ĵurnalista Kongreso organizita de Litova Esperanto-Asocio, prezidata de s-ro Povilas Jegorovas.
La kongresontaj estraranoj estas la vicprezidanto, s-ino Claude Nourmont, kaj la ĝenerala sekretario de UEA, s-ino Barbara Pietrzak. La Kapitulo ĉeestos per la konsulo, c-ano Giorgio Silfer, la vickonsulo pri edukado, c-ano Bertil Nilsson, kaj la vickonsulo pri kulturaj aferoj kaj informado, c-ano Ljubomir Trifonĉovski. Pro kurioza hazardo, nur virinoj flanke de UEA, nur viroj flanke de la Esperanta Civito.
La Konsulo havos renkonton ankaŭ kun la Prezidanto de Eŭropa Esperanto-Unio, s-ro Sean O” Rian.