Renkonto de la Kapitulo kun la UEA-estraro

HeKo 357 5-C, 28 maj 08

Laŭ propono de la Esperanta Civito, okaze de la unua Tutmonda Kongreso de Esperantistoj-Ĵurnalistoj en Vilno gesinjoroj Ranieri Clerici, Claude Nourmont, Barbara Pietrzak kaj Giorgio Silfer, Bertil Nilsson, Ljubomir Trifonĉovski havis neformalan renkonton, kiu pasis dum ĉ. tri horoj en serena kaj sincera etoso.

Komence oni interparolis pri esperantistoj en prizono: sekve laŭ interkonsento la estraranoj de Universala Esperanto-Asocio ricevos dosieron de Komitato Armand (pri esperantistoj en prizono). Menciante publikajn politikajn deklarojn jen de landa asocio jen de prezidinto de UEA, la interparolo enfokusiĝis pri la publikrilata strategio de UEA kaj la eksteraj rilatoj de la Esperanta Civito.

Estis aluditaj ankaŭ la rilatoj inter UEA kaj diversaj establoj aliĝintaj al la Pakto. La interparolo turniĝis fine al la temo “lingvotestado”, kun analizo de respektivaj vidpunktoj.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.