Francesco Maurelli proteste demisias de UEA-ofico
La nuna vicprezidanto de TEJO, Francesco Maurelli, proteste rezignis pri la ofico protokoli la kunsidojn de la Komitato de UEA. Jen la esenca parto de lia demisio:
La nuna vicprezidanto de TEJO, Francesco Maurelli, proteste rezignis pri la ofico protokoli la kunsidojn de la Komitato de UEA. Jen la esenca parto de lia demisio:
La reformo de la tarifaro alportis nek kreskon nek katastrofan malkreskon ĉe la membraro de Universala Esperanto-Asocio, kies nombroj falis je ok procentoj en 2019, kompare kun 2018 (de julio al julio). Se konsideri la malpli grandan UKon ĉi-jare, la membrarfalo ŝajnas surprize limigita.
Ekde Novjartago 2021 Pro Esperanto ne plu uzos sian konton ĉe Universala Esperanto-Asocio. Tio signifas ke ĉiu establo kiu havas kontrakton kun la fondumo ne plu aktivos en la UEA-kontosistemo. La fakturoj de LF-koop, KCE, Esperanta PEN-Centro, Esperanta Naturamikaro, Feminisma Esperanta Movado ktp ne estos plu pageblaj tra Roterdamo.
La prezento pri “Kanti klasike” fare de la geartistoj Federica D’Antonino (soprano), Gaetano Merone (baritono) kaj Francesco Cipullo (klavaro), ne plu okazos dum la Internacia Junulara Kongreso en Slovakio, pro la rezigno de la baritono, kiu akiris por si pli gravan kaj pli pagitan engaĝon samtempe. La tri geartistoj kantas, sed ne parolas en esperanto.
La intenco de Universala Esperanto-Asocio fordonaci sian bibliotekon, laŭ anonco de prezidanto Mark Fettes, vekis la intereson de la vickonsulo pri klerigado, sen. Marie-France Conde Rey.
Agrable kaj efike disvolviĝas en la Esperanto-Domo de Svislando la 6a Ateliero pri proza verkado, unuafoje malfermita ankaŭ al viroj. La gvidanto, c-ano Giorgio Silfer, proponas tre interesan metodon: la reverkado de fama fabelo. Dum la reverkado okazas analizo, interalie de arketipoj; gravas ankaŭ la elekto de la procedo.
Pro Esperanto analizas periode la situacion de diversaj subjektoj ekonomie kaj strategie gravaj en Esperantio, por indiki kie valoras investi aŭ prunti, fari legacon aŭ donacon.
Lia nomo surfis dum dudeko da jaroj sur la ondo de dokumento aprobita en Prago, precipe danke al la premo de Detlev Blanke, malgraŭ sindetenoj kaj kontraŭaj voĉoj. Li estis atendata kvazaŭ mesio por redoni al vegetanta asocio la elanon kiel juna gvidanto.
La sukcesa tria eksperimenta kurso pri tradukarto, morgaŭ finota en Kultura Centro Esperantista, sub la gvido de c-ino Perla Martinelli, fermas la unuan fazon de projekto Nurenbergo, celanta la kreon de lernejo por tradukistoj (pli malfrue ankaŭ interpretistoj) al esperanto, partnere kuplita al efektiva, universitatnivela institucio, prefere en Svislando.
Dum UEA, TEJO kaj eĉ SAT-Amikaro suferas pro strukturaj deficitoj, Kultura Centro Esperantista progresas kun pli kaj pli sana spezado.
La financa situacio de Universala Esperanto-Asocio estas pli malbona ol oni jam sciis. En 2017 la deficito tanĝis 160.000 eŭrojn, en 2018 nur cent mil, sed en 2019 ĝi superos 140.000 eŭrojn, laŭ ĵusa komuniko de la UEA-prezidanto, d-ro Mark Fettes.
La sindikata situacio en Universala Esperanto-Asocio fariĝas pli kaj pli malkvietiga. La (parte) maldungotaj oficistoj altigis siajn financajn pretendojn, laŭ deklaro de komitatano Rob Moerbeek. La risko de konflikto inter la labordonanto kaj la burokratoj daŭre ŝvebas super UEA.