Bedaŭrinda fino de interesa kultura fenomeno
Ekde la venonta jaro interesa kultura fenomeno eliras la aktualecon kaj eniras la historian arkivon de la esperanta popolo. Laŭ informo de la lasta prezidanto, Pál Koszuch, ne plu okazos Internacia Esperanto-Konferenco, ne plu estos asignata la libropremio, ne plu aperos “La Gazeto”. Ilia referenca institucio, OSIEK, ĵus malfondiĝis.