La "vintra kongreso" ene de TEJO
La landaj sekcioj de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo en Germanio kaj Pollando organizos la unuan Junularan E-Semajnon (E ne estas difinita) jarfine 2009.
La landaj sekcioj de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo en Germanio kaj Pollando organizos la unuan Junularan E-Semajnon (E ne estas difinita) jarfine 2009.
Laŭ gazetara komuniko de la Centra Oficejo de Universala Esperanto-Asocio, antaŭ la Silvestra Balo en Internacia Festivalo organizita de Hans-Dieter Platz en Duseldorfo, debutis la nova esperanto-ekzameno de UEA.
Estas naŭ la titoloj kiuj kandidatas por la PEN-premio “La Verko de la Jaro 2008”. Ili ricevis la subtenon de almenaŭ tri PEN-membroj por esti en la listo. La premion asignos la abonantaro de “Literatura Foiro” per referendumo ĝis 30 aprilo 2009. La aŭtoro de la premiita verko rajtos gasti du semajnojn en kastelo Lavigny apud la Lemana lago.
Hèctor Alòs i Font, komitatano de Kataluna Esperanto-Asocio, aludis al la Esperanta Civito en publika komentario al la tezoj de Zlatko Tiŝljar pri esperanto kiel identigilo de la esperanta popolo, proponebla ankaŭ kiel helplingvo por Eŭropa Unio. Skribis s-ro Alòs:
Nek Universala Esperanto-Asocio nek Sennacieca Asocio Tutmonda sendis saluton al la 16a Togolanda Esperanto-Kongreso, 26-28 decembro 2008.
Hodiaŭ, en la mortoalo de kalifornia prizono, Billy Waldon “N. I. Sequoyah” fariĝis 57-jara.
Zlatko Tiŝljar, sekretario de Eŭropa Esperanto-Unio, disvolvis jam plurfoje interesan tezon. Li komprenis ke “la lingvo ne estas nur komunikilo, sed ĝiaj ĉefaj samgravaj du funkcioj estas la komunika kaj la grupidenteca.
La Registra Instanco komunikas ke la 29an de decembro 2008 mortis c-ano Ermanno Mello, 66-jaraĝa, en tragika cirkonstanco. Lia antikva domo en la centro de vilaĝo Bienno, kamuna valo (provinco de Brikso, Italio), estis subite atakata de incendio. C-ano Mello mortis sufoke pro la fumo, ĉar lia korpo ankoraŭ kuŝis sur la lito, ne bruligite.
Karaj gecivitanoj,
Se je la 15a de decembro, Tago de la Esperanta Kulturo, indis retrospektivi pri la finiĝonta jaro, je la 31a indas perspektivi pri la nova jaro. Listigi la ĉefajn proponojn, esperojn, dezirojn kaj bondezirojn por Esperantio en 2009.
Hodiaŭ HeKo atingis la tricentmilan viziton (ekde oktobro 2006): necesis dek du monatoj por la unua centmilo, naŭ monatoj por la dua, nur ses monatoj por la tria.
La redakcio de HeKo deziras serenan julon kaj prosperan novan jaron, kun la espero ke la bela revo de la esperanta popolo estu plenumita.
Al la 16a Kongreso de Unuiĝo Togolanda pri Esperanto
Sekve de la ultimato de la prezidanto de Universala Esperanto-Asocio, kiu petis la landan asocion en Togolando distanciĝi de sia reprezentanto ĉe la UEA-Komitato, kaj eĉ elekti novan komitatanon, la Komitato de Unuiĝo Togolanda por Esperanto alprenis la sekvan decidon, dum sia ordinara kunveno 8 novembro 2008: