UEA por la Zamenhofa Jubilea Jaro
Kongrue kun sia Uneskismo, Universala Esperanto-Asocio nuancigos la venontan Zamenhof-jubileon per kongresa temo dediĉita al la Internacia Jaro de Interpaciĝo, proklamita de Unuiĝintaj Nacioj.
Kongrue kun sia Uneskismo, Universala Esperanto-Asocio nuancigos la venontan Zamenhof-jubileon per kongresa temo dediĉita al la Internacia Jaro de Interpaciĝo, proklamita de Unuiĝintaj Nacioj.
Civitanino Etel Zavadlav informas, ke ŝi rezignis pri kandidateco por la Plenum-Komitato de Sennacieca Asocio Tutmonda. Ŝi mem klarigas: “Mia decido estas motivita de kelkaj seriozaj kialoj. Unuavice, mi ne akceptus la aŭtokratan kaj manipuleman personecon de fruntpersono de SAT, nome sinjoro Jakvo Schram, kiu traktas la asocion kiel sian propran posedon.
Densa literatura vespero ĉe la Portugala PEN-Centro en Lisbono, prezidata de Casimiro de Brito, poeto kies famo etendiĝas al Japanio. Lia kolego Giorgio Silfer prelegis hieraŭ pri la originala literaturo en esperanto, kun aparta fokuso al ĝiaj originoj.
Estas enpaĝigitaj la unuaj ok ĉapitroj de la “Historio de la esperanta literaturo”, kunverkata de Carlo Minnaja kaj Giorgio Silfer, kaj eldonota de LF-koop. Ili ampleksas la unuan periodon: 1887-1921.
En la ĉi-matena sesio de la ALTE-konferenco en Lisbono estis pritraktataj la diversaj rezultoj de la hieraŭaj laborgrupoj kaj la ĝenerala laboro de la Asocio de Lingvotestistoj en Eŭropo.
Esperanto estis ĉi-matene prezentita en la internacia ALTE-konferenco okazanta en Lisbono, fare de prof. Giorgio Silfer, delegito de Kultura Centro Esperantista, kadre de la laborgrupo pri lingvotestado por specifaj celoj, prezidata de la delegitino de Goethe Institut.
La Esperanta Civito reprezentas nian lingvon ĉi-semajne en Lisbono, per delegacio de Kultura Centro Esperantista, ĉe la internacia konferenco de la Asocio de Lingvotestistoj en Eŭropo. Temas pri la ordinara jara konferenco, diferenca de la eksterordinara trijara kongreso (laste en Kembriĝo, aprilo 2008).
Suksesa partopreno de la esperanto-literaturo en la rakonta tago aranĝita hieraŭ en Neŭŝatelo, laŭ pli frua HeKomuniko. Inter la diversaj lingvoj, kaj pluraj ekstereŭropaj, la nia aperis per noveleto de István Nemere, el “Krokize de mia ĝardeno”, eldonita de LF-koop.
En la hodiaŭa nokto, precize antaŭ sepdek jaroj, nazioj atakis, incendiis, detruis centojn da sinagogoj, milojn da butikoj kaj da domoj de judoj en Germanio. La “kristalnokto” (tiel nomata pro la frakasitaj montrofenestroj) markis la oficialan komencon de la genocidoj, kiuj faris viktimojn ankaŭ en la esperanta popolo.
La dekkvara numero de “Heroldo de Esperanto” en 2008 atingas la publikon dum ĉi tiuj tagoj, flegante kiel kutime aktualecon: ĝenerale en la unua paĝo, loke en la dua. Kulturo okupas la trian paĝon, rubrikoj la kvaran, laŭ la kutima formato A3, unika por esperanto-gazeto, cetere la plej ofte aperanta.
La elekto de s-ro Barack Obama kiel prezidento de Usono estas la politika sigelo sur historia dosiero kiun jam fermis la ekonomia evoluo: temas pri la epoko de s-roj Bush, patro kaj filo. La kvazaŭ fiziokratia novliberismo de la Bush-administracio frakasiĝis antaŭ la evidenteco de la ĝenerala financa krizo: la reveno al la ekonomia helpo de la naci-ŝtato fermas epokon.
Ni ricevis strangan demandon: “Ĉu la personoj kiuj havas la esperantan civitanecon rajtas membri en ajna kultura asocio, eĉ akcepti gvidan oficon en ĝi?”. Sed la demando ne estas tiel stranga, ĉar efektive en kelkaj landoj la ŝtatanoj ne rajtas aliĝi al eksterlanda societo.