Mortis Bernard Golden

HeKo 372 4-B, 26 okt 08

La redakcio de “Literatura Foiro” kondolencas pro la morto de sia konstanta kunlaborinto Bernard Golden (1925[1946]-2008). La anoncon donis la vidvino, s-ino Eva Golden, kaj la orfoj, Daniel Lariko kaj David Alko. La forpaso okazis en Hungario, 19 oktobro 2008, monaton antaŭ la 83-jariĝo. Bernard Golden ne plu aktivis kiel verkisto kaj publicisto de post jardeko.

Okaze de la UN-Tago 2008

HeKo 372 3-A, 24 okt 08

Antaŭ dudek kvin jaroj la personaro de la ĝeneva sidejo de Unuiĝintaj Nacioj preskaŭ strikis, ĉar la babelo de naciecoj kaŭzis ke ĉiu malgajnis unu festotagon jare: la nacia festotago. Por trankviligi la dungitojn oni promesis ke ili ricevos suplementan festotagon, kondiĉe ke ĝi estu la sama por ĉiuj. La administracio eĉ proponis daton: la 24an de Oktobro, Tago de Unuiĝintaj Nacioj.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.