Interese por beletraj tradukantoj

HeKo 801 1-A, 24 nov 22

Esperanto-Asocio de Britio, kiu lastatempe eldonis imponan duvoluman plenan poezian verkaron de Marjorie Boulton, ĵus lanĉis konkurson por tradukado de du anglalingvaj romanoj. Temas pri “Rebeka” de Daphne du Maurier (fama ankaŭ pro Oskare premiita filmo de Alfred Hitchcock, 1940) kaj “Matilda” de Roald Dahl (1916-1990).

Interesaj kombinoj de TEJO-destinoj

HeKo 800 4-A, 14 nov 22

La “volontuloj” de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo konsistigas interesan panoramon de submergita laboro en Eŭropa Unio. Unue, forgesu la opinion ke volontulo estas senpaga bonvolulo: ili ĉiuj estas pagataj, eventuale minimume (sed kiu kontorestro efektive kontrolas ilin?), kio tute ne signifas ke ili ne laboras. Due, ili ofte faras ion kio ne kongruas kun la engaĝo, almenaŭ parte.

Gacond (ne) replikas al Grosjean

HeKo 800 3-B, 13 nov 22

Intervjuite de c-ino Anna Bartek, s-ro Claude Gacond respondis: “Mi ne replikas al la kritikoj de Grosjean, kiu faras nenion: ŝi sukcesis detrui Svisan Esperanto-Societon, nun ŝi volas detrui ankaŭ CDELI. Mi preferas disponigi al “Heroldo de Esperanto” mian tutan prelegtekston de la adiaŭa festo 19 novembro 2022.”

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.