Kroatio enkondukas eŭron kaj eniras la Ŝengen-areon
Ekde morgaŭ, Novjartage 2023, Kroatio enkondukos la EU-valuton kiel oficiale ŝtatan. Dum du semajnoj ankoraŭ cirkulados kunaoj, kun restopagoj en eŭroj, kaj poste nur eŭroj.
Ekde morgaŭ, Novjartage 2023, Kroatio enkondukos la EU-valuton kiel oficiale ŝtatan. Dum du semajnoj ankoraŭ cirkulados kunaoj, kun restopagoj en eŭroj, kaj poste nur eŭroj.
“La programa konferenco de la Verdanoj estas kunvokita por la posttagmezo de la 2a de aŭgusto 2023, al la sama loko kie matene disvolviĝos la ordinara parlamenta sesio, por decidi pri la strategio kaj la ĉefkandidatoj de la Verda Listo okaze de la elektoj al la Senato (mandato 2024-28).”
Nia lingvo estis akceptita kun dek unu aliaj minoritataj idiomoj en alternativa eŭropa konkuro, kiu disvolviĝis interrete. La premion asignis ĵurio de supozataj fakuloj, kies voĉoj aldoniĝis al tiuj de la virtuala publiko.
La milita stato inter la kongolanda armeo kaj la ribeluloj de M-23 (subtenataj de aliancanoj en Ruando kaj Ugando) daŭras en la teritorio de Rutshuru.
Tri problemaroj karakterizas la geopolitikan situacion fine de 2022: la klimata evoluo, la mislokitoj, la lokaj militoj. La tri problemaroj estas interligitaj, kaj efikas negative al la socia kaj ekonomia stabileco en la mondo.
Ekde 1993 Litova Esperanto-Asocio disponis por senpaga uzado la iaman domon de Aleksandro Zilbernik, bopatro de Doktoro Esperanto, en Kovno. Pro novaj leĝoj, tiu koncesio de la ŝtato devis limiĝi je nur jardeko, kaj por tre limigita kvanto da establoj. LEA ne sukcesis respekti la koncernajn kriteriojn, nek eluzi la ŝancon de uzukapo, nek transformi la pruntadon al luo, eventuale vendoluo.
La Kapitulo kunsidis hodiaŭ, kun la komenca partopreno de la Konsulo, kiu proponis fruigi la finon de la nuna mandato je 15 decembro 2023, pro sia misfarto kaj la malsano de la Vickonsulo. La Kapitulo en pleno (ĉeestis ankaŭ sen. Conde Rey, konvaleska post operacio) unuanime apogis la proponon, kiu transiros al la Senato por la definitiva aprobo, 2 aŭgusto 2023.
Ambaŭ partioj batalantaj en Ukrajno (sen distingo inter agresatoj kaj agresantoj) malvenkis en Kataro, okaze de la monda futbalturniro. Al la ukrajna prezidento (fakte ne ukrainlingva, sed ruslingva judo) Volodimir Oleksandroviĉ Zelenskij estis rifuzita la ŝanco alparoli la spektontaron antaŭ la granda finalo Argentino-Francio.
De pluraj jaroj en la naturamika Esperanto-Domo (inaŭgurita 12 oktobro 2012 fare de la tiama Konsulo, sen. Marie-France Conde Rey) estas la sola loko en Malago, kaj ofte en Andaluzio, kie oni festas la Tagon de la Esperanta Kulturo. Hieraŭ vespere la festantoj kuniĝis en la Domo danke al la gastama organizo de sen. Manuela Blanco, sekretario de Esperanta Naturamikaro.
Venontsemajne la opozicio liveros al la Kapitulo, pere de la Blanka grupestrino, sen. Anna Bartek, proponon de aldona amendo al “Lex adiutoria” (pri la Civita stabo). Temas pri tria ĉapitro, dediĉita al la engaĝo de stabanoj en establoj ekster la Pakto. La novaj normoj koncernus unuavice la parlamentanojn.
Ĉi-monate eksplodis granda skandalo ĉe la Parlamento de Eŭropa Unio, ĉar ĝia vicprezidantino, la 44-jara Eva Kaili el Grekio, estis arestita pro la enpoŝigo de granda bakŝiŝo, celanta favori eksterunian ŝtaton (Kataron, kie disvolviĝas la monda futbalturniro). Simila sorto trafis ŝian parlamentan ekskolegon, la 67-jaran Pier Antonio Panzeri el Italio.
Paralele al la sukcesa fakrondo pri bibliotekoj kaj arkivoj, dua fakrondo aktivas ekde hodiaŭ pri esperanto-domoj kaj kulturcentroj. En ĝi partoprenas reprezentantoj de domoj en Bulgario, Burundio, Hispanio, Svedio, Svislando, kaj membroj de la societoj kiuj posedas Greziljonon respektive La Kvinpetalon: ili ĉiuj havas la esperantan civitanecon kaj intervenas je individua rajto.