La Esperanta PEN partoprenos en la internacia konferenco de la PEN-Komitato pri tradukarto kaj lingvaj rajtoj, kiu disvolviĝos en Laponio komence de junio 2024. Niaj delegitoj, gec-anoj Giorgio Silfer kaj Perla Martinelli, atingos Inari kaj restos en Finnlando ĝis la mezo de junio, vizitante gekonatojn en diversaj regionoj; la reveno al Svislando okazos per flugo el Stokholmo.
Pli frue, meze de aprilo en Slovenio, c-anoj Giorgio Silfer kaj Alessio Giordano reprezentos nian literaturon en la internacia konferenco de la Pac-Komitato, kie prof. Silfer prelegos en la franca pri “La kulturo de paco en la ĉefa literatura revuo en esperanto”, laŭ invito de la slovenaj organizantoj.
Aliaj delegitoj ĉeestos la Asembleon dum la verkistara mondkongreso en Ĉilio, fine de septembro 2024.