Eminentaj prelegontoj en la 9a Lingva Kolokvo de KCE
Kvar eminentaj prelegontoj gastos en la 9a Lingva Kolokvo de Kultura Centro Esperantista, kiu okazos reale (kiel ĉiu evento de KCE) 28 aprilo — 1 majo 2023. Ili estas d-ro Alessio Giordano, mag. Ruben Fernandez, d-ro Sebastien Moret kaj d-ro Giorgio Silfer. Oni atendas la konfirmon de kvina prelegonto.