La ekstrema dekstro survoje al la plejmulto en Francio

HeKo 839 8-E, 30 jun 24

La elektoj por la Parlamento de la Franca Respubliko konfirmas la fortan kreskon de la ekstrema dekstro, gvidata de Marine Le Pen kaj Jordan Bardella, konstatitan por la Parlamento de Eŭropa Unio. La konfirmo alvenas malgraŭ la paralela kresko de la partopreno en la baloto.

Preter lokaj faktoroj kiuj ludas ekzemple en la transmaraj teritorioj, kiel Nova Kaledonio kaj Melanezio (kie la ekstreman dekstron nutras aŭtonomistoj kontraŭ sendependistoj), la sukceson klarigas ĝenerala malkontento pro la Macron-politiko, kies lasta taktika eraro (anticipa dissolvo de la Deputitĉambro) egalis al suicido por la centrisma bloko.

En la dua rundo, kiam konkuros la du plej voĉdonitaj kandidatoj en la kolegioj kie mankis la plejmulto por unu el ili, la konfronto estos inter la blokoj ĉe la ekstremaj aloj. Politike moderaj francoj devos decidi inter bloko kun antisemitaj elementoj kaj alia kun forte anticionismaj. Sendepende de ĉi tiu detalo, la konverĝo favore al la maldekstra bloko postulas pli intensan kaj malfacilan kompromisemon ol rilate al la dekstra.

Probable ĉi-lasta survojas al la plejmulto, aŭ absoluta plimulto, en socio profunde fendita. Konsolon ne donas la komuna noto, ke ambaŭflanke troviĝas lertaj kaj ĉarmaj politikistinoj, de Marion Maréchal ĝis Clémentine Autain.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2024 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.