KCE avangardas per kurso pri arkivistiko
Por la unua fojo en Esperantio oni proponas kurson pri arkivistiko, en Ĉaŭdefono, 15-21 aŭgusto 2023. Kiel kutime avangardas Kultura Centro Esperantista, aliĝinta al la Pakto por la Esperanta Civito.
Por la unua fojo en Esperantio oni proponas kurson pri arkivistiko, en Ĉaŭdefono, 15-21 aŭgusto 2023. Kiel kutime avangardas Kultura Centro Esperantista, aliĝinta al la Pakto por la Esperanta Civito.
La ordinara Asembleo de Esperanta PEN-Centro estas kunvokita al Ĉaŭdefono je la 27a de julio 2023, okaze de Kultura Esperanto-Festivalo. Tion decidis la Komitato de la Esperanta PEN, kiu kunsidis en Budapeŝto 24 majo 2023, en ĉeesto de la prezidanto (Julian Modest, rezidanta en la hungara ĉefurbo), de la vicprezidanto (Giorgio Silfer) kaj de du pliaj PEN-anoj.
Kiel redakti? La demandon kompletigis diversaj objektoj: invito, afiŝo, gazetara komuniko, raporto, artikolo… Pri ili trejniĝis virinoj kiuj havas la esperantan civitanecon, dum ĉi tiu semajno en Budapeŝto ĉe la orienta legacio, kadre de kunlaboro inter Feminisma Esperanta Movado kaj Fajszi Amika Rondo.
La Kapitulo de la Esperanta Civito kunsidos hibride 24 majo 2023 en Budapeŝto, sub la prezido de la Vickonsulo “ad acta”, kun la partopreno de la invititaj Senataj grupestrinoj.
Jam aprobinte la maldungon de preskaŭ ĉiuj oficistoj, atendante la emeritiĝon de lastaj, la Komitato de la Universala aprobis definitive la proponon vendi la pluretaĝan domon en Nieuwe Binnenweg 176, la 12an de marto 2022.
En tria kaj lasta tago de la PEN-konferenco la asembleo de la Pac-Komitato stumblis en ŝtrumpeto, kiel impertinenta junulino diris pri la tamen plej grava kaj lerta ŝamano. Temis pri Ukrajno, kaj la asembleon regis forta emociemo favore al ukrajnanoj, specife la reprezentantinoj de la ukraina literaturo.
En dua tago de la internacia PEN-konferenco en Bledo la Pac-Komitato organizis ideopluvon, por enfokusigi la estontan aktivecon de la koncernataj aktivuloj. Nome de la Esperanta PEN c-ano Giorgio Silfer sendis skriban proponon.
“Estas por mi malfacile partopreni en seminario kun laborgrupoj, se ĝi ne estis preparita per telematika konsultado. Tial mi sendas proponon skribe.”
Ekis hodiaŭ en Slovenio la 55a Renkonto de la Verkistoj por Paco, unu el la plej tradiciaj en PEN Internacia, siatempe kongreso de poezio kaj precipe okazo por renkonto de la inteligencioj el oriento kaj okcidento de Eŭropo. La esperanto-literaturo aperas tie ekde 1994, plej ofte reprezentata de c-ano Giorgio Silfer.
Esperantista Domo pri Kulturo “D-ro Ivan Kirĉev” kaj Esperanto-Societo “L. L. Zamenhof” en Razgrado (Bulgario) invitas al sia festo EKRA — Internacia Krea Renkontiĝo “Abritus”, 16-17 junio 2023. La tuta evento estas dediĉita al sen. Georgi Mihalkov.
Naturfreunde Internationale kunvokis sian 25an Kongreson al Aŭstrio, en Spital am Pyhrn, ĉe la loka naturamika domo, 7 oktobro 2023. Aŭstrio kaj Germanio estas la landoj kun plej multe da delegitoj: kune ili atingas duonon de la Asembleo.
Konsultinte la Senatajn grupestrojn kaj la Kapitulon, la Vickonsulo “ad acta” modifas la daton kaj lokon de la ĉi-jara Parlamenta sesio, kiu estos kunvokita al Ĉaŭdefono/Loklo por sabato 29 julio 2023, tuj post la fermo de la 12a Kultura Esperanto-Festivalo (KEF), anstataŭ apud Torino kvar tagojn poste. Deko da diversaj kialoj klarigas tiun ŝanĝon.