14a Kultura Esperanto-Festivalo 28 julio - 3 aŭgusto 2025

HeKo 843 8-B, 17 aŭg 24

Por la kvara jaro sinsekve Kultura Esperanto-Festivalo okazos en Svislando, zorge de Studenta Esperanta Ligo (programo) kaj Kultura Centro Esperantista (administrado, loĝiga servo). Post la sukcesa 13a KEF, la 14a okazos en Ĉaŭdefono 28 julio — 3 aŭgusto 2025, do en la semajno post la Universala Kongreso.

KEF utiligos La Turlutaine por la teatraj prezentoj kaj la templon en Loklo por la koncertoj (fortepiana, recitala, korusa). Pupteatro rolos prioritate, sed la sama lokalo gastigos ankaŭ kamiŝibajon kaj kameran teatron. Inter la artistoj kaj prelegantoj troviĝos Mikaelo Bronŝtejn kaj aliaj belaj surprizoj.

Krom la strebo gardi la ĝisnunan kvalitan nivelon (ankaŭ gastronomie), KEF devos venki la defion trovi pliajn tranoktejojn, en la perspektivo gastigi almenaŭ kvardekon da personoj. Ja la kapacito de la Esperanto-Domo malsufiĉas, eĉ se ĝi aldonos unulitan ĉambron. 

Do, notu jam en via agendo la daton. Artistoj sin proponu al stelo [ĉe] esperantio [punkto] net (stelo[at]esperantio[dot]net) kaj aliĝontoj antaŭmendu ĉe kce [ĉe] esperantio [punkto] net (kce[at]esperantio[dot]net) 

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2024 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.