FESTO nuligita en Francio, KEF konfirmita en Svisio

HeKo 839 3-B, 25 jun 24

Jam de kelkaj jaroj danke al la cirkvito de la Esperanta Civito resurektas transnaciaj aranĝoj delonge mortintaj: unu el ili estas Kultura Esperanto-Festivalo.

Unu el la nerektaj konsekvencoj de tiuj sukcesoj estas la imitado fare de tradiciaj asocioj restintaj sen ideoj. Tial valoraj artistoj kaj prelegistoj, kies ekziston tiuj asocioj eĉ ne konis, subite estas invitataj al iliaj landaj kongresoj.

Aŭ ili klopodas relanĉi simile mortintajn aranĝojn (ekz. FESTO, kiu ĉesis en 2014), sed hazarde elektante ĝuste la saman daton de nia KEF. Bedaŭrinde poste ili estas devigataj nuligi la aranĝon pro ne sufiĉe da partoprenantoj… Sine de KEF ne estus tia fiasko: kial ili ne kontaktis STELOn kaj KCEn?

Ni ĝojas pro tiu imitado, ĉar ĝi demonstras ke la nova Esperantio avanas, dum la malnova arieras kaj turnas sin al silenta kopiado. Do ni estas sur la ĝusta vojo. Kaj al tiu vojo ni bonvenigas ĉiujn.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2024 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.