Nordio, kongresoj, LTSEC en la Kapitula tagordo

HeKo 838 8-C, 20 jun 24

La Kapitulo estas kunvokita al telekunsido 27 junio 2024. Pli ol unu tagordero koncernos la situacion de Esperantio en Norda Eŭropo, post longa privata vojaĝo de la Vickonsulo kaj alia venontsemajna de la vickonsulino pri internaj aferoj. Pri diversaj nemoveblaĵoj en Svedio la Kapitulo ricevis raporton de la Civita banko. Ekster Esperantio la atenton kaptos raporto de c-ano Alessio Giordano pri la situacio ĉe Unuiĝintaj Nacioj rilate lingvajn rajtojn kaj specife nian lingvon.

La kongresa buroo rekomendas rapidigi la publikigon de edikto por la apliko de la direktivo Eriksson pri sekureco en kongresoj; ĝi ankaŭ vokas la atenton al la mediteranea literatura krozado 2026 kaj al la unua Esperanta Konferenco pri Afriko, en Bujumburo jarfine 2025. La ediktopropono necesas ankaŭ por funkciigi la deliktorikordan arkivon, pri kiu okupiĝos vickonsulo Rubeno Fernandez.

Sen. Miroslava Kirova, vickonsulino pri socialaj aferoj, raportos pri la unuaj paŝoj entreprenitaj de Civila Esperanta Servo, kaj vickonsulino Lorena Bellotti raportos pri la evoluo de la LingvoTesta Sistemo de la Esperanta Civito.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2024 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.