Eŭropa Unio pli kaj pli NATO-komplementa

HeKo 839 6-E, 28 jun 24

La nomoj de la kandidatoj al la tri ĉefaj oficoj de Eŭropa Unio (kvar kun la prezidanto de la EU-Parlamento) ŝajnas montri kontinuecon en la strategio de EU dum la lastaj jaroj. Diverĝon aludas la rezigno pri la verduloj kiel parto de la majoritato, tial eble bremsadon de la politiko kiuj furiozigas terkulturistojn. Sed la proponita reelekto de s-ino Ursula van der Leyen kiel ĉefkomisaro, akompanate de s-ino Kaja Kallas kiel komuna proparolisto de la ekstera politiko, konfirmas rigidiĝon de EU rilate la interslavan militon.

Ne estas certe ke la kontraŭrusa politiko havas nun plejmulton en la Parlamento, kiu devas aprobi la reelekton de la germana kristandemokratino. Nigraj ĉevaloj povus kuri senbride en la aŭlo. Se ŝi gajnos, EU plu funkcios komplemente al NATO kaj la orientaj limoj iĝos pli riskaj. Se ŝi ne gajnos, neniu pensis pri B-plano.

La milito daŭros, kvankam subtone, en atendo de la venko de Donald Trump.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2024 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.