SIPU survoje al transnacieco

HeKo 806 4-B, 17 feb 23

La estraro de Societo Internacia por Paco Universala (SIPU) kunsidis hodiaŭ ĉe la Tanganika Esperanto-Domo, sub la prezido de sen. Frederiko Nimubona. Partoprenis ankaŭ du membroj de la Kapitulo, kiuj fakte alportis al la paktinta establo diversajn proponojn.

Novaj delegitoj en la Forumo

HeKo 806 3-C, 16 feb 23

Movoj kaj anstataŭoj en la pariteta branĉo de la Civita Parlamento: se forumano ne partoprenas en la okazanta staĝo por la formado de stabanoj, li riskas perdi sian postenon. Tiu estas jam la kazo de la delegitoj de UEDU: Unio Esperantista por la Disvolvo de Uviro hodiaŭ anstataŭigis c-anon Espoir Kasati per c-ano Sylvestre Mogumbekere, kiu apudos c-anon Kuluba Mbomba.

Ekis la 99a jaro de "Heroldo de Esperanto"

HeKo 806 2-B, 14 feb 23

La jarkolekto de “Heroldo de Esperanto” ekis per la januara numero, en kies unua paĝo la ĉefartikolo raportas pri korupto en la EU-Parlamento, lige interalie al la ĵusa monda futbalturniro, la unua kiu utiligis ankaŭ nian lingvon: la frunta artikolo rakontas pri la evoluo de la lingva hierarkio, kie ĉi-kaze la rusa perdis sian postenon, ŝajne favore al esperanto.

Preparataj la novaj kadroj por la afrika Esperantio

HeKo 805 9-C, 10 feb 23

La staĝo celanta selekti kadrojn por la Esperanta Civito en Afriko komenciĝis hodiaŭ sub la gvido de c-ano Giorgio Silfer. La trejnado envolvas partoprenantojn ankaŭ el Eŭropo: “La restado en Burundio estas tre utila por mia interkultura formado” deklaris c-ino Manuela Blanco. Ŝi estas tre impresita de la Tanganika Esperanto-Domo kaj de la lingva nivelo de la afrikaj gekolegoj.

Ekis la afrika monato de nia Kapitulo

HeKo 805 8-C, 7 feb 23

La delegacio de la Kapitulo atingis hieraŭ Burundion kaj tuj eklaboris, renkontante la lokajn stabanojn, nome la vicadministranton de Afrika Esperanto-Instituto, la vicprezidanton de Islama Esperanta Klubo (la prezidanto loĝas ankoraŭ en Turkio) kaj la prezidanton de Societo Internacia de Paco Universala (SIPU): ĉiuj tri establoj de longe aliĝis al la Pakto.

Aktivas la organiza teamo de KEF

HeKo 805 2-B, 26 jan 23

Pasintsemajne telematike kunsidis la Abeletoj, nome la organiza teamo de la 12a Kultura Esperanto-Festivalo (Ĉaŭdefono, 24-29 julio 2023). La teamo estas kunordigata de c-ino Manuela Blanco, kaj respondas al Studenta Esperanta Ligo por la programo, al kultura Centro Esperantista por la administrado. En ĝi membras ankaŭ c-anoj Ariele Baldrati, Anna Bartek, Giorgio Silfer.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.