Praktike samtempe Tutmonda Esperantista Junulara Organizo kaj la Esperanta Civito okupiĝis pri la problemo de seksa molestado dum kongresoj. TEJO pritraktis pli rapide la aferon, la Civito devis atendi la voĉdonon de sia Parlamento. Estas diferencoj inter la du normaroj.
La direktivo Eriksson-Giordano ne pritraktas nur unu delikton, sed ĉiujn eblajn en kongreso: ŝtelo, vandalismo, agresoj ktp. TEJO limiĝas je “seksa ĝenado”. TEJO kreis la profilon de “referencpersono”, speco de gardisto kaj arbitracianto samtempe, miksante ekzekutivan kaj justican povojn. La referencpersonoj estas du, kaj ilin elektis la Komitato por unujara periodo, longigebla.
En la Civito la proponitaj provostoj (rebaptitaj kiel gardanĝeloj) estas nomumitaj de la loka kongresa komitato kaj daŭras nur laŭ la kongresa semajno. Ili ne decidas pri la sorto de la denuncitoj: tion faros la Kortumo. Kaj la direktivo fiksas tempojn kaj limojn por la puno.
Ne estas tiel por TEJO: mankas precizaj punoj, helpas nur la precedentoj. Krome la “gardanĝeloj” povas ne havi la esperantan civitanecon, dum en TEJO la “referencpersonoj” estas individuaj membroj. Ŝajnas ke en la Junulara eblos ankoraŭ eskapi kondamnon, dum la Civito estas multe pli restrikta. Ni vidos en la estonteco.