Fine de junio la decido pri la svedigo de EIE

HeKo 837 4-B, 31 maj 24

La Komitato de Kultura Centro Esperantista telekunsidis hieraŭ por fari la punkton pri la projekto Esplora Instituto de Esperantologio. Bedaŭrinde EIE perdis la karmemoran Marie-France Conde Rey, kiu multe helpis por la programo de la lingvodidaktika katedro. Intertempe aperis la propono pri bibliotekologio kaj arĥivistiko, kadre de la katedro pri literaturo, kies absolute taŭga docento estus c-ano Ruben Fernandez. Perspektive al la difino de lia kursoprogramo estas planita staĝo en KCE dum la dua parto de aŭgusto 2024.

Institucie, oni planis aŭtonomigi EIE per la kreo de paktonta establo. La ideon puŝis la fakto ke pli facile oni akirus subvenciojn el Eŭropa Unio, se EIE situus en EU mem, kaj specife en Svedio. Al ĝi miksiĝis la ŝanco akiri (legace aŭ donace) nemoveblaĵon proksime al Stokholmo. La afero tamen treniĝas, malgraŭ la klopodoj de tieaj rezidantoj.

En junio la Vickonsulo antaŭe, la vickonsulino pri internaj aferoj poste, vizitos Stokholmon kaj preparos la finan decidon: ĉu daŭrigi kun la svedigo de la projekto aŭ rezigni pri tiu svedigo. Tiucele la Kapitulo konsultiĝos kun la svedaj rezidantoj fine de junio.

Dum la Komitata kunsido oni parolis ankaŭ pri la rezultoj de la andragogia seminario, okazinta dum la ĵusa Danuba Esperanto-Rendevuo: detaloj aperos en “Heroldo de Esperanto”. KCE estis ankaŭ informita pri la trista epilogo de la interlingvistikaj kursoj en la universitato de Poznano (Pollando): ili ĉesas ne nur pro la emeritiĝo de la profesorino, sed ankaŭ pro manko de studentoj — ĉi-jare nur deko.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2024 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.