Jam du helpopetoj por Civila Esperanta Servo

HeKo 837 7-B, 26 maj 24

Civila Esperanta Servo, fondita en Bujumburo 10 februaro 2024, estis akceptita de la Forumo en la Pakton por la Esperanta Civito, dum la Parlamenta sesio en Budapeŝto, 20 majo 2024. La Komisaro (prezidanto) de CES, sen. Miroslava Kirova, ĵus dankis al la Konsulo kaj anoncis ke du helpopetoj estas jam traktataj.

La unua koncernas la Esperanto-Domon en Svislando, kiu ankoraŭ; bezonas flegadon post la tempesto en julio 2023. CES esperas organizi laborbrigadon kunlabore kun la svisa sekcio de Service Civil International, kies arkivo (vidu la hazardon) situas ĝuste en la kelo de la urba biblioteko de Ĉaŭdefono, kaj ne migros kiel CDELI al la grandioza kantona arkivarejo konstruata samurbe (kie la spaco de CDELI estos multe pli malgranda ol nuntempe).

La dua venis el la paktintaj establoj en Burundio, eĉ el la burundia registaro mem, sekve de la inundo kiu trafis la bordojn de la Tanganika lago. La inundo ne trafis la Esperanto-Domon, sed jes la kvartalon. CES esperas aktivigi pri tio SCI el Belgio, sed la afero ne daŭros mallonge.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2024 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.