Nur en la Esperanta Civito aktivas feminisma asocio

HeKo 837 6-B, 25 maj 24

Feminisma Esperanta Movado kunvenis en Budapeŝto, 19 majo 2024, fine de la posttagmezo, ĉe la orienta legacio de la Esperanta Civito. FEM aliĝis al la Pakto en 2004, kaj danke al tio ĝi estas la sola feminisma grupo (asocio) funkcianta en Esperantio. Ekzemple “Egalecen” ĉesis en 2021, bloge, podkaste ktp: sendube la konfuzo inter seksa kaj genra egalecoj influis negative.

Kiel eviti ke en la Civito feminismo fariĝu efemerismo, kiel en la tradicia esperanto-movadaro? Jen la ĉefa temo de la Asembleo, kiu ekis per silenta minuto honore al c-ino Marie-France Conde Rey. C-ino Perla Martinelli raportis pri la feminaj paĝoj en “Literatura Foiro”; c-ino Manuela Blanco pri la pasintjara trejnado de redaktistinoj; c-ano Giorgio Silfer pri la partopreno de korespondanto en la grava Festivalo de la Femina Filmo.

Certe la supraj aktivecoj devas daŭri, sed FEM devas ankaŭ relanĉi sin en la agadon kun internaciaj organizoj, kiel Internacia Konsilio de Virinoj. Grava estas ankaŭ la kontribuo de FEM al la direktivopropono pri sekureco en niaj kongresoj, specife kontraŭ seksa molestado. Necesas ankaŭ stimuli femin(ism)an aleston en Kultura Esperanto-Festivalo.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2024 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.