“Historio de la esperanta literaturo” (HEL) estis la temo de la hieraŭa legorondo kiun Kultura Centro Esperantista organizas ĉiumonate en Neŭŝatelo. Fakte KCE larĝigas sian ĉeeston per regulaj aranĝoj ekster Ĉaŭdefono. Pormomente nur en la kantono, sed baldaŭ ankaŭ aliloke en Svislando. En Neŭŝatelo nia gastiganto estas la interkultura biblioteko Bibliomonde, al kiu la kunaŭtoro, c-ano Giorgio Silfer, donacis aŭtografitan ekzempleron de HEL, la sola libro duoble premiita sanjare (kaj de Grabowski kaj de OSIEK) en esperanto.
Laŭ prof. Silfer maturiĝis la tempo por prepari duan eldonon, ĉar lia kolego Carlo Minnaja konsentas pri la datoj de la sesa literatura periodo: 1993-2022. Krom la kompletigo kaj redifino de tiu periodo, HEL bezonas precipe grafikan rearanĝon; (mal)aldone, ĝi perdos la nunan antologian apendicon. Necesos ioma prilaborado ankaŭ de la indeksoj, precipe pri la aŭtoroj.
La redaktado jam komenciĝis, sed daŭros almenaŭ ĝis 2025. Kaj la surmerkatigo ne startos antaŭ ol estos venditaj la lastaj tridek ekzempleroj nun en la magazeno; se vi volas rapidigi la duan eldonon, aĉetu kaj eventuale donacu al malriĉaj landoj.
Komentoj
Mi neniel konsentas pri nova periodo de Literaturo kiu komenciĝu en 1993, dato neniel grava por la evoluo de nia literaturo. Bv. ne dirigi al mi kion mi ne diris.
Se vi ne diris, vi ja skribis, kune kun mi. Nome en 1993 finiĝis la kvina periodo, laŭ la unua eldono kaj ĉiuj represoj de HEL. Kial ni elektis tiun jaron? Ĉar en tiu jaro esperanto estis agnoskita kiel literatura lingvo fare de la verkistara PEN-mondkongreso; ĉar aperis gravaj libroj kiel “Ibere libere”, kiu markas la debuton de la iberia kvaropo, grava en la sesa periodo; ĉar LF-koop decidis publikigi posteume la lastan valoraĵon de Gaston Waringhien, nome la Dekameronon (kunlabore kun Perla Martinelli); kaj tiel plu.