Mag. Bernhard Tuider, teamestro de Internacia Esperanto-Muzeo en Vieno, bonvolis precizigi la situacion de la institucio, pri kiu raportis HeKo. La precizigo enhavas korektojn kiuj ne bezonas komentarion, aliaj jes. Sen komentario:
“Estas ses muzeoj de la Aŭstria Nacia Biblioteko, ne sep. La Esperanto-muzeo estas tre bone vizitata, sed ĝi ne estas la plej vizitata muzeo de la Aŭstria Nacia Biblioteko. Krom la pedeloj, la dungitoj parolas fremdajn lingvojn. La Esperantomuzeo estas muzeo malfermita de mardo ĝis dimanĉo, la Kolekto por Planlingvoj estas arkivo, de lundo ĝis vendredo: dum la deĵorhoroj de la Kolekto por Planlingvoj vi povas ĉiam renkonti bibliotekistojn; la verkisto de la teksto nur vizitis la Esperanto-muzeon kaj ne la legsalonon de la Kolekto por Planlingvoj.”
Indas je komentario la sekvaj informoj: “En la angla kaj en la germana ekzistas faldfolioj pri la muzeoj kaj kolektoj de la Aŭstria Nacia Biblioteko, en kiuj estas tekstoj pri ĉiuj muzeoj kaj kolektoj, sekve ankaŭ pri la Esperantomuzeo kaj la Kolekto por Planlingvoj.” Evidente dum la semajnfino 29-30 oktobro 2022 ĝuste la faldfolio pri IEM estis elĉerpita, apud la ceteraj en abundaj stoketoj.
“Multaj vizitantoj de la Esperanto-muzeo, kiuj ankoraŭ ne konis Esperanton, ankaŭ interesiĝas pri la gramatiko, la vortprovizo kaj mallongaj frazoj en Esperanto. Tial ni ankaŭ havas faldfolion en Esperanto.” Neesperantisto bezonas faldfolion en la propra lingvo (supozeble la germana) por kompreni la strukturon de nia lingvo.
“La nuntempo de UEA ne estas prezentata, nur diversaj temoj el la pasinteco, sed ni atentigas pri la signifo(j) de UEA en la nuntempo. Jes, nuntempe, sur unu el kvar interaktivaj komputiloj malmultaj supersignoj ne estas ĝuste prezentataj pro sistemŝanĝo. Tion ni baldaŭ korektos.” Indas modifi ankaŭ la prezenton pri la Universala: ĝi taŭgis antaŭ la falo de la Berlina muro.
“La du periodaĵoj estas ekzemploj por tio, ke ne nur ekzistas origine en Esperanto verkita literaturo, sed ankaŭ apartaj periodaĵoj pri literaturo. Ni ne ŝanĝas la enhavon de la vitrino tri- respektive kvarfoje dum unu jaro, kiam la novaj numeroj de tiuj titoloj aperas, ĉar ili estas ekzemploj.” Ne necesas tiom ofte, sufiĉas unu fojo jare: ja revuo de 2012 apartenas al la pasinteco, povus esti jam ĉesinta, des pli se ĝi najbaras al revuo de 2018.