marto 2007

Gravaj investoj en Meksiko

HeKo 325 1-C, 1 mar 07

La aliĝo al la Pakto fare de Meksika Esperanto-Federacio (unuanime decidita en 2006) altiras pli kaj pli da investoj al Meksiko.

LF-koop estas produktanta en Meksiko la kompaktan diskon (kun libreto) de “La infana raso”, deklamita de William Auld mem: kun tre interesa muzika akompano, ĝi estos unikaĵo en nia poezia eldonado.

Demokratia fiasko en UEA

HeKo 325 3-A, 3 mar 07

Universala Esperanto-Asocio, marto 2007: sesmilo voĉrajtas por sep Komitataj postenoj, nur kvin kandidatas sen referencaj programoj. Nul procento de la voĉrajtaj partoprenas en la baloto, ĉar simple ĝi ne okazas.

La demokratia fiasko estas pli rimarkinda, se oni komparas kun la lasta fojo, kiam por ses postenoj kandidatis 16 personoj kaj balotis 31,4% de la voĉrajtaj.

Tago de Verkistoj por Paco

HeKo 325 4-B, 3 mar 07

Ekde la 48a PEN-mondkongreso en 1986, la Tria de Marto estas la Tago de Verkistoj por Paco. Perspektive al la baldaŭa internacia konferenco en Bledo, kie kunvenos ankaŭ la verkista pac-komitato, indas rememori la aktivecon de PEN-Klubo en ĉi tiu kampo, ekde kiam la esperanto-centro partoprenas en la pac-komitato mem.

Filmo pri Institut Zamenhof

HeKo 325 5-B, 5 mar 07

En februaro 2007 aperis en Nederlando nova filmeto sur DVD-disko, 12-minuta pri la historio de Instituto Zamenhof. IZo estas privata lernejo en Togolando, kiu instruas la kutimajn lernejajn fakojn al 300 lernantoj, de 6- ĝis 16-jaraj. Ili krome lernas esperanton, komputiladon kaj aliajn nekutimajn fakojn.

La speso estus centjara

HeKo 325 7-B, 7 mar 07

En 1907 unu el la grandaj ĝenevaj pioniroj, René de Saussure, elpensis internacian monunuon, la “esperanton” de la valutoj. Li nomis ĝin speso, asonance al spezi, la franca espèce, la hispana peso. El tiu ideo (kaj neologismo) ĝermis en Londono la Ĉekbanko Esperantista de H. F.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.