septembro 2009

Kongresaj numeroj 2009 de Heroldo

HeKo 401 8-B, 31 aug 09

Aperis la du kongresaj numeroj de “Heroldo de Esperanto”, kiuj atingas samkoverte la abonantaron. Interalie ricevas atenton Kultura Esperanto-Festivalo, Internacia Junulara Kongreso, Internacia ILEI-Konferenco, SAT-kongreso, Universala Kongreso. Ĉe la du lastaj la korespondanto de HdE estis sen. Dieter Rooke.

ISEB 2009 en Milano

HeKo 402 1-C, 2 sep 09

Hodiaŭ la legacia korespondantino por Alta Italio, s-ino Mariangela Varese, renkontis la direktoron de la biblioteko ĉe la lingva fakultato de universitato IULM en Milano, d-ro Giovanni Moscati. La biblioteko gastigas la bibliotekon de interlingvistiko de Itala Interlingvistika Centro.

"Femina" 19 inter lingvo kaj socio

HeKo 402 3-B, 6 sep 09

Akurate aperis la aŭtuna numero 2009 de “Femina” (19a en la kolekto, jam ĉe la kvina jaro), la “revuo en esperanto ne nur por virinoj” ĉefredaktata de sen. Perla Martinelli, kiu prizorgas ankaŭ la grafikon, helpe de s-ro Rolf Ernst por la kovropaĝoj. La redaktado kaj la enpaĝigo okazas en Svislando, dum la preso kaj ekspedo en Bulgario.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2026 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.