majo 2010

Rekorde deficita jarkalkulo por Greziljono

HeKo 436 1-A, 5 maj 10

Per tri jaroj sinsekve deficitaj la kooperativo posedanta Kastelon Greziljonon akumulis entute pli ol 28.000 eŭrojn da perdoj, el kiuj la duonon nur en 2009. Tio signifas ke pasintjare Greziljono elspezis proksimume unu eŭron kaj duonon kontraŭ ĉiu unuopa eŭro enkasigita; nome, la kooperativo kapablis kovri per la ordinara spezkalkulo nur 67% de siaj kostoj.

FEM asembleos en Svislando

HeKo 436 5-B, 8 maj 10

La ordinara Asembleo de Feminisma Esperanta Movado kunsidos en Ĉaŭdefono 17 aŭgusto 2010, kun eventuala daŭrigo en posta tago, dum la semajno de la Kolokvo pri lingvopolitikoj organizata de KCE.

La tagordo inkluzivas la temojn devigajn laŭ la statuto, krome estos diskuto pri la nemoveblaĵo akirebla de FEM kaj pri la progresoj en Afriko, precipe Kongolando kaj Togolando.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.