Pasis la 66a IJK
Antaŭ du tagoj finiĝis la 66a Internacia Junulara Kongreso de TEJO en Santa Cruz del Norte (Kubo). Por kelkaj partoprenantoj ĝi estis entuziasmiga:
Antaŭ du tagoj finiĝis la 66a Internacia Junulara Kongreso de TEJO en Santa Cruz del Norte (Kubo). Por kelkaj partoprenantoj ĝi estis entuziasmiga:
Kontaktite en marto 2010 de la iniciata grupo “Esperanto por EU”, la pola deputitino Krystyna Łybacka [Ujbacka] interpelaciis la ministron pri nacia edukado rilate nian lingvon.
Dum la ĵus komencita kampanjo de Patrick Neveŭx el Nova Kaledonio, por maldungi kaj eĉ forpeli s-ron Osmo Buller de UEA, pormomente atingis nur 14 aliĝojn, amaseto subskribis jam la peticion cirkulintan jam dum UK, por renovigi la kontrakton al s-ro Stano Marĉek kiel redaktoro de la revuo “Esperanto”.
Dum 12-31 julio 2010 okazis vojaĝo tra Centra Ameriko i.a. lau itinero de Ernest Hemingway, organizita de Internacia Klubo Esperantotur en Bydgoszcz, Pollando.
Malgraŭ longeta enkonduko kaj ne konciza konkludo (kiu invitas ĉiun al pacienca atendo), en lastatempa mesaĝo al la Komitato de UEA la reelektita prezidanto Probal Dasgupta konfirmas ke:
Pasis for la limdato de 31 julio 2010, probable fiksita por ebligi konsultiĝon dum UK en Havano, kvankam neniu afrikano estis tie. Unuiĝo Togolanda por Esperanto ricevis neniun reagon al sia ultimato. Kio sekvas nun?
La numero 2159 de “Heroldo de Esperanto” estas jam survoje al la abonantoj. Interalie, ĝi estas la 150a aperinta ekde kiam Stano Marĉek memvole forlasis la redakcion de la plej ofta esperanto-gazeto (kiu lanĉis lin kiel redaktoron), laboronte por asocio kiu ĵus senkompate anoncis lian maldungon. La numero estas dediĉita al la Universala Kongreso ĵus finita en Havano.
La universitato “Paul Sabatier” en Tuluzo subite rifuzis al la organizantoj (la franca sekcio de TEJO) okazigi FESTOn en siaj lokaloj. La kialoj de tiu bojkoto ne estas diskonigitaj. Danke al la kunlaboro de Eurokka kaj Vinilkosmo FESTO tamen okazos en apuda loko.
Komunikante al la Komitato sian pli fruan, publikan plendon pri Universala Esperanto-Asocio, s-ro Peter Baláz, gvidanto de Esperanto@Interreto, formaligis sian malkontenton kontraŭ Roterdamo. Jen la esenca parto de lia komuniko:
S-ino Miriam Altemani, el Italio, instruas gimnastikon kaj trejnas sportistinojn de pli ol tridek jaroj. Intervjuo de c-ano Giorgio Silfer en “Femina” diskonigis ŝiajn spertojn kaj kompetenton. Post kelkaj tagoj en Ĉaŭdefono unuafoje ŝi proponos kurson de milda gimnastiko en esperanto.