Eksperimenta kurso pri milda gimnastiko

HeKo 448 9-B, 8 aug 10

S-ino Miriam Altemani, el Italio, instruas gimnastikon kaj trejnas sportistinojn de pli ol tridek jaroj. Intervjuo de c-ano Giorgio Silfer en “Femina” diskonigis ŝiajn spertojn kaj kompetenton. Post kelkaj tagoj en Ĉaŭdefono unuafoje ŝi proponos kurson de milda gimnastiko en esperanto.

La kurson sekvos Esperantianinoj el pluraj landoj: Francio, Hispanio, Hungario, Italio, Nederlando, Svedio, Svislando. La programo estas kalibrita laŭ la aĝo de la partoprenantinoj.

Miriam Altemani laboros precipe pri artikoj kaj muskoloj. Tial ke ŝi mem aspektas almenaŭ dudek jarojn pli juna ol sia aĝo, oni rajtas supozi ke la kurso estos tre sukcesa.

La aranĝo okazos tuj antaŭ kaj dum la kolokvo pri lingvopolitikoj, organizita de Kultura Centro Esperantista: precize 12-17 aŭgusto 2010.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.