Alloga somera numero de Literatura Foiro
Poemo de Marie-France Conde Rey pri legendo el Ĵumiljak inaŭguras la aŭgustan numeron de “Literatura Foiro”, numero 246 en la senpaŭza pli ol 40-jara serio. Aliaj originalaĵoj en la 56-paĝa revuo: poemoj de Jaroslav Krolupper kaj eta rakonto de Etel Zavadlav.