septembro 2011

Unua kandidatlisto por la Senato

HeKo 491 7-C, 28 sep 11

La Ruĝa Listo estas la unua kiu kandidatas por la elektoj al la Senato de la Esperanta Civito, okazontaj 15 decembro 2011, kun la slogano “Por Civito fondita sur la laboristaro” kaj la simbolo “Skizita terglobo, kun serpo stative, ĉirkaŭ la maldekstra tergloba duono, kaj martelo alte, eniranta la terglobon desupre kiel akso”.

Dua kandidatlisto por la Senato

HeKo 491 8-C, 29 sep 11

La Verda Listo estas la dua kiu kandidatas por la elektoj al la Senato de la Esperanta Civito, okazontaj 15 decembro 2011, kun la slogano “De Zamenhof ĝis la Esperanta Civito” kaj la simbolo “Stilizita arbo simila al kverko, kun vasta ne fermita frondaro, centra ne vasta trunko kaj apenaŭ videblaj radikoj”.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.