DEKLARACIO PRI NEŬTRALECO
Malago, 13an de oktobro 2026
1. Konforme al sia statuso de celata subjekto de internacia juro, la Esperanta Civito estas principe kaj konstante neŭtrala, sed ne politike indiferenta.
2. Neŭtraleco egalas ne al politika indiferento, sed al malsubteno por armeaj aliancoj, al rifuzo de milito kiel politika instrumento, al solidareco por la senkulpaj suferantoj pro milito kaj persekutoj, unuavice pere de la Civila Esperanta Servo.
3. Neŭtraleco ne estas senlima, sed enkadrita per la internacia juro kaj la Civita normaro, specife Lex Pacificatoria.
4. Kooperado al internacia sekureco eblas nur se la esperanta popolo mem estas atakata aŭ persekutata, kiel fare de la Tria Regno kaj ĝiaj aliancaj reĝimoj dum la dua mondmilito.
5. La Esperanta Civito ne partoprenas en armitaj konfliktoj kaj ne alprenas devontigajn decidojn kontraŭ militanta ŝtato aŭ etno; esceptas la prioritata referenco al la decidoj de Konsilio de Eŭropo.
6. La Esperanta Civito povas uzi sian neŭtralecon por preventi kaj solvi konfliktojn, kaj disponigi sin se petata je mediacio.
(aprobita de la Senato, en Malago, la 13an de oktobro 2026)