2025: la plej malfacila jaro ĉe la Atlantiko

HeKo 898 8-E, 25 dec 25

La finiĝanta jaro estis la plej malfacila inter la du nordaj bordoj de la Atlantiko, grandparte pro la politikaj decidoj de la reelektita prezidento de Usono, Donald Trump; sed ĝi estis malfacila en Usono mem, se konsideri ke unuafoje la mondkongreso de PEN Internacia (Krakovo, komence de septembro) aprobis rezolucion kiu denuncas regreson de esprimlibero en tiu amerika federacio.

La konfliktoj multiĝis inter Usono kaj Eŭropo (ne nur Eŭropa Unio): de la nova doganpolitiko ĝis la interslava milito, de la ekspansiemo kontraŭ Danlando kaj la Komonvelta najbaro ĝis diskuto pri rearmado, de la monpunoj al informadikaj magnatoj ĝis la vizomalpermesoj. Oni sin demandas ĉu ekzistas ankoraŭ alianco inter okcidentanoj, eĉ inter parolantoj de la angla lingvo (en diversaj variantoj). En tia kunteksto, pozitiva ŝajnas la reproksimiĝo de Britio al EU.

En 2025 ekis geopolitika procezo, kie la rolo de Usono iĝas pli kaj pli ambigua. Sur la akso de tradicie perioda izoliĝo, ĝi enmiksiĝas en konfliktoj sur pluraj frontoj: ĉi tiu kontraŭdiro favoras nek “peace” nek “appeasement”, sed kreskigas malstabilecon, al kiu forte kontribuas la diverĝo de interesoj inter longtempaj okcidentaj aliancanoj.

La rezulto estas ke ĉiuj frontas la novan jaron pli malfortaj kaj pli malcertaj, kun internaj problemoj kaj eksteraj tensioj. Tio jam havas sian negativan efikon ankaŭ en Esperantio, ekonomie kaj kulturpolitike.

— c-ano Giorgio Silfer

Komentoj

Marek Bamberski

25a Dec 2025 Ĵaŭ - 11h58

En lastaj jaroj estas klare videbla ĉiam pli granda regreso de la esprimlibero en la Eŭropa Unio kaj Britio, ne en Usono. En Usono polico ne venas al domoj de homoj kiuj skribis en interreto ion kio ne plaĉis al la registaro, en Eŭropo jes!! Donald Trump estis reelektita de la usona popolo. Kiu elektis Ursula von der Leyen?? Kial la vasta teritorio de Gronlando restu kolonio de la eta Danio? Ĉu ĉar Kopenhago ruze manipulis ĝin dum la pasintaj 600 jaroj? Oni naive pensis, ke la eŭropa koloniismo finiĝis. Tamen ne, ĝi daŭras…

Marek Bamberski

25a Dec 2025 Ĵaŭ - 12h20

Se en 1953 Danio “kompleze” deklaris ke Gronlando jam ne plu estas dana kolonio, kial do Kopenhago ne donis al tiu vasta insulo sendependecon? Kial ili deklaris ĝin “dana provinco”? Kial danoj daŭre tenas ĝin ligita kiel per kondukŝnuro dum tiom da jaroj? 

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.