37a Internacia Literatura Konkurso EKRA: rezultoj

HeKo 914 8-B, 12 jul 26

La Esperantista Domo de Kulturo “D-ro Ivan Kirĉev” en Razgrado (Bulgario), aliĝinta al la Pakto, komunikas la rezultojn de la 37a Internacia Literatura Konkurso EKRA, kies juĝkomisiono konsistis el c-inoj Ivaniĉka Maĝarova kaj Dimitrinka Kateva kaj s-ro Vasil Kadifeli, laŭ du branĉoj (poezio kaj humuro) po tri premioj.

Poezio: unua premio al Ewa Grochowska pro “Malnova domo”; dua al Erika Godó pro “La rakonto de la maljuna arbo” kaj “Plenluno”; tria al Lenke Szász pro “Eksonis violono” kaj al Zivanko Novakov pro “Honta poemo”.

Humuro: unua premio al Miklós Cseszneky pro “La universala solvo, perdita en Nkumbe”; dua al Ewa Grochowska pro “Bela kokino” kaj al Cho Sung Ho pro “Perdita ŝafo”; tria al Tatiana Terehova pro “Kion plej bezonas la verkistoj?” kaj al Charles Germany pro “Papera balkono kaj la homarano”.

Estas rimarkinde ke virinoj konsistigas la plejmulton el la gajnintoj, kaj ke ili estas edukitaj en lingvoj de orienta Eŭropo.

— c-ino Dimitrinka Kateva
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2026 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.