90-jara jubileo de Éva Farkas-Tatár

HeKo 566 6-A, 5 okt 14

La 30an de septembro en Budapeŝto en ĉeesto de kvardeko da interesiĝantoj, kun la kunordigo de d-ro Endre Dudich, okazis festeno
je la naskiĝtago de s-ino Éva Farkas-Tatár, kiu, laŭ la kantoteksto de d-ro Dudich, estas “naŭdek jarojn juna”.

Entuziasma grupeto plenumis intervjuadon de Onjo Éva. Kontribuis Iván Bujdoso, Elizabet Kaszab, prof. György Nanovfszky, d-ino Julinjo Farkas, Anjo Amika, Edit Lindwurm. La tuta partoprenantaro laŭtlegis “Himno de Vivo” de patrino Tereza (esperantigis d-ro Dudich).

Poste, Johano Nagy kaj Edit Lindwurm preparis la torton. Dum tiu ĉi tempo Anjo Amika kantigis la publikon, laŭ la teksto de d-ro Dudich, kun la melodio de “Happy
Birthday”…

Alvenis Perlo Miela, kiu petis Anjon kanti “Ave Maria” de Wolf / Fülöp, post kiu sekvis rememoro de Onjo Éva pri evento el 1992, rilatanta tiun ĉi kanton kaj la kantistinon.

La tuta festeno estis kortuŝa por ĉiuj ĉeestantoj kaj al Onjo Éva, kiu atendas ĉiujn dum la lasta mardo de oktobro. Sen. Bartek nome de Fajszi Amika Rondo invitis ĉiujn al la 18a literatura kafejo, 16 oktobro 2014, kies gasto estos Georgi Mihalkov / Julian Modest.

Legu pli en Heroldo de Esperanto

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.