HeKo 389 7-B, 7 maj 09
Esperantista Domo de Kulturo “D-ro Ivan Kirĉev” kaj Esperanto-Societo “D-ro L. L. Zamenhof” Razgrado (Bulgario) invitas al la tradicia Esperantista Krea Renkontiĝo “ABRITUS”-2009, 12-14 junio 2009, dediĉita al 90-jara jubileo de la revuo “Bulgara Esperantisto”.
Programo:
12 junio (vendrede)
ghis 18h00h: akcepto de la gastoj
19h00: amuza vespero en kafejo”Esperanto”.
13 junio (sabate)
10h30-14h00: vizito al la etnografia muzeo en vilaĝo Topcij (surloke pikniko)
16h00-18h00: anonco de la rezultoj de la internacia literatura konkurso “Abritus”-2009 (sub la auspicio de la revuo “Literatura Foiro”),
ekspozicio kaj diskuto pri la 90-jariĝo de “Bulgara Esperantisto” (gvidos Venelin Mitev) en la regiona biblioteko ”Prof. Bojan Penev”
19h30: vespero en restoracio “Dies”
14 junio (dimanĉe)
10h00-12h00: “Ni konversacias kaj ridas trinkante teon” (en kafejo “Esperanto”)
Tranoktoj 8-15 BGL (nokte/persone), vespermanĝo 12 BGL, vojaĝo al ekskurso kaj pikniko 8 BGL.
Por informoj kaj aliĝoj:
Esperantista Domo de Kulturo “D-ro Ivan Kirĉev”
Adreso: str. “Sv. Kliment” 36 ap.1, BG-7200 Razgrad (Bulgario)
retadreso: esperanto_razgrad [ĉe] mail [punkto] bg (esperanto_razgrad[at]mail[dot]bg) tel. +359 (0)84 626478, portebla telefono +359 (0)896 384789