Estas akceptitaj por la dua fazo de la prepara kurso, kiu ekas hodiaŭ, kaj principe partoprenos fizike en la Afrika Esperantologia Semajno kiun c-ano prof. Giorgio Silfer gvidos 28 decembro 2007 — 3 januaro 2008 en Bujumburo, la sekvaj personoj:
Bahati Pamphile, Barikumutima Jean Sacha, Birindwa Mushosi, Kagina Lucien, Mbasha Raphael, Mudende Libéré, Ndayizigiye Philippe, Nimubona Fedelique, Nizbona Joachim, Niyeze Gédéono, Nizigiyimana Oscar, kaj Sabiyumva Jeremie, el Burundio; Feudjio Marie-Paule, el Kamerunio; Malanda Emile kaj Malanda Jean Bosco, el Kongolando; Oguinye Prince Henry, el Niĝerio; Ntakirutimana Gaspardo, el Ruando.
Entute 17 el 28 superis la duan selekton; 13 el ili havas la Esperantan civitanecon.
La duan Afrikan Esperantologian Semajnon kunorganizas KCE kaj SIPU.