Afrika Esperanto-Instituto oficiale agnoskita

HeKo 349 1-B, 29 mar 08

Lia ekscelenco Jean Jacques Nyenimigabo, ministro pri junularo, sporto kaj kulturo, per letero de la 21a de marto oficiale agnoskis Afrikan Esperanto-Instituton, en Buĵumburo, ĉefurbo de Burundio. La agnosko estis petita en januaro, tuj post la inaŭguro de AEI, fare de la Konsulo de la Esperanta Civito.

En sia letero la ministro interalie skribas: “Rekonante ke esperanto kontribuas al la promociado de la lingvaj valoroj kaj de la kultura diverseco je la servo de paco kaj de la disvolvo de Burundio; vidinte la programojn de la Societo Internacia por la Paco Universala, ĝenerale, kaj de Afrika Esperanto-Instituto, specife, por universale paca mondo; ni bonvenige agnoskas Afrikan Esperanto-Instituton en Burundio”.

AEI estas instanco de SIPU, tute sendependa de la ŝtato. Ĝia direktoro estas c-ano Martin Mbazumutima; la prezidanto de SIPU estas c-ano Frederiko Nimubona. SIPU organizis kun KCE la duan Afrikan Esperantologian Semajnon. De KCE iras libroj kaj alia materialo al Buĵumburo por AEI. Kiu deziras helpi por pagi la sendokostojn, tiu povas kontakti nian redakcion. SIPU aliĝis al la Pakto en 2006.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.