Ĉu la protestoj fare de uranistoj kontraŭ kongresoj en afrikaj landoj kondukis al unua viktimo? La landa sekcio de TEJO en Burundio ĵus rezignis pri sia propono organizi IJK-on en 2024.
“Saluton, karaj. JEBUO retiris sian kandidatiĝon kaj subtenas ideon okazigi IJK-on en Tanzanio.” Tiel kvazaŭ telegrafe Gilbert Niyukuri al la Komitato de TEJO.
“Unuflanke ni havas la eblecon de alia IJK en Eŭropo, kiu sumiĝas al preskaŭ 70 IJK-oj, pli ol ĉiuj aliaj kontinentoj kunigitaj kaj multobligitaj, kio pruvus teruran, eŭro[p]centran tendencon de TEJO. Aliflanke, tenante la IJK en lando kiu ne havas respekton al GLAT-Rajtoj kaj povus endanĝerigi niajn samideanojn kiuj apartenas al la komunumo. Estas terura situacio, kiun mi profunde esperas, ke ne plu okazos”, agnoskas brazila TEJO-komitatano.
Ŝajnas ke nek ekstereŭropistoj nek samseksemuloj konscias ke la grandega nombro da IJK-oj en Eŭropo dependas de du nemodifeblaj faktoroj: a) Eŭropo estas la historia lulilo de Esperantio, kie troviĝas laborfortoj en kvanto multe pli granda ol en aliaj kontinentoj; b) subvencioj por TEJO-aranĝoj venas nur de eŭropaj institucioj (EU kaj KdE) — ekster Eŭropo komplete mankas tiaj kanaloj.