Afrikaj protestoj en Roterdamo

HeKo 362 4-A, 22 jul 08

Cento da kongresanoj (el mil okcent deklaritaj) ĉeestis en Roterdamo la hodiaŭan renkonton de la membraro kun la estraro de Universala Esperanto-Asocio.

Koffi Gbeglo (komitatano de UEA kaj parlamentano de la Esperanta Civito) atentigis ke la estraro ne plenumis la pasintjaran promeson venigi al UK dek afrikanojn (en Jokohamo estis neniu). Laŭ la estraro, kvar afrikanoj ricevis subvencion ĉi-jare, sed unu el ili maltrafis la aviadilon…

Pli grava la protesto kiun la voĉo de Afriko levis kontraŭ la alprunto de pli ol 17.000 eŭroj al la privata lernejo kiu organizis “Indiĝenajn Dialogojn”. Antaŭ du jaroj, en Florenco, la Komitato de UEA aprobis la transformon de tiu alprunto al donaco. Tiu decido interalie senŝuldigis s-ron Sylvain Lelarge, edzon de d-ino Katalin Kovats. La estraro defendis la decidon, pli precize la eksa estrarano pri financoj, s-ino Ans Bakker (edzino de s-ro Hans Bakker, granda subtenanto de la agado de Koffi Gbeglo en Togolando).

Se la protesto de Gbeglo sonis kiel akuzo kontraŭ Osmo Buller, ĝenerala direktoro kaj je la alprunto kaj je la transformo al donaco, la postaj demandoj sonis eĉ pli draste por la oreloj de la finno: “Kiam ĉesos lia kontrakto kiel ĝenerala direktoro? Kiam UEA publikigos la anoncon por serĉi novan ĝeneralan direktoron?” La tria demando “Kiam vi intencas forsendi lin por ĉiam?” bonŝance nur ŝvebis en la aero…

Laŭ la respondo de s-ino Loes Demmendal, nuna estrarano pri financoj, UEA serĉos posteulon nur se s-ro Buller (kies kontrakto ĉesos en 2009, kiam li estos 61-jara) ne deziros daŭrigi. Tio prilumas la bonan konjunkturon en la rilatoj inter la estraro kaj la oficistaro. Ne hazarde la sola honora membro kreita ĉi-jare estas la eksa ĝenerala direktoro Simo Milojeviĉ (al kiu en Florenco UEA-komisiono asignis la monhavan premion Deguĉi pro liaj multmeritaj servoj al paco kaj popola interkompreniĝo)…

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.