Afrikanino gvidos la esperantan feminismon

HeKo 557 5-B, 14 maj 14

Post jardeko c-ino Marie-France Conde Rey lasis la prezidon de Feminisma Esperanta Movado: la Asembleo de FEM elektis hodiaŭ afrikaninon, c-inon Chamberline Nguefack Zedong, nova prezidanto, por la mandato 2014-16. La Komitaton kompletigas c-inoj Anna Bartek kaj Conde Rey mem, reelektitaj. Perla Martinelli kaj Polina Kalnitskaya estas konsultendaj kiel reprezentantoj de la redakcio de “Femina”.

La Asembleo, okazinta en Budapeŝto, prokrastis la decidon aliĝi al tegmenta organizo, pro la neceso kompare studi la statutojn de FEM kaj de Internacia Konsilio de la Virinoj. Venontjare estos debatata ankaŭ statutmodifo celanta la kotizadon; tio donos la okazon plibonigi aliajn detalojn de la jam dek jarojn malnova statuto.

D-ino Perla Martinelli definitive anoncis sian retiriĝon el la posteno de redaktoro de “Femina”, fine de la jarkolekto 2014, la deka de la revuo. La novan redaktoron kaj la adjudikon al eldonejo (nuntempe LF-koop) decidos la Komitato.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.