Afrikanoj trejnotaj pri redaktado en Bujumburo

HeKo 824 6-B, 29 okt 23

Afrika Esperanto-Instituto organizas staĝon pri redaktado de dokumentoj kaj artikoloj, dum februaro 2024. La staĝo okupos du sinsekvajn semajnfinojn kaj disvolviĝos en la Tanganika Esperanto-Domo en Bujumburo, kun la ebleco tie tranokti kaj manĝi en apuda restoracio.

Dum la staĝo, gvidata de prof. Giorgio Silfer, oni lernos kiel redakti protokolon, cirkuleron, raporton, intervjuon kaj tiel plu. Kvankam oni uzos nur esperanton, la trejnado utilos ankaŭ por la propra denaska lingvo, en profesia kunteksto.

Simile al antaŭaj staĝoj kaj en la sulko de la tradicio de Afrikaj Esperantologiaj Semajnoj, per sia paktinta establo la Esperanta Civito portas al Afriko formadon por konkreta kaj utila aktiveco en Esperantio kaj ne nur.

La interesatoj bonvolu sin turni al aei ĉe esperantio.net — la unuaj dek (jam kvin aliĝis) kundecidos la precizajn datojn kaj programon.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2024 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.