Agendo por la Civita stabo, junio-julio 2023

HeKo 813 6-C, 3 maj 23

Ĉiu Civita stabano estas afable petata konsulti la Google-kalendaron prizorgatan de la vickonsulino pri internaj aferoj. La plej gravaj kunsidoj estas anoncataj ankaŭ en HeKo, laŭ la dispono de la vickonsulo pri informado. La indikitaj horoj estas tiuj de Svislando (CET).

En junio 2023 kunsidos telematike: la Abeletoj (pri KEF) lundon la 5an je 17h00; la fakrondo pri EIE vendredon la 9an je 17h00; la biblioteka/arkiva fakrondo merkredon la 14an je 17h00; la Formiketoj (pri NAKSE) merkredon la 14an je 18h00; la Kapitulo plus grupestrinoj (tridek-kvina kunsido) merkredon la 21an je 17h00.

En julio 2023 (tria semajno) kunsidos hibride la Komitato de KCE kaj (kvara semajno) la Asembleo de la Esperanta PEN, ambaŭ en Ĉaŭdefono. La 29an matene okazos la Parlamenta sesio en Loklo kaj la 29an posttagmeze la konferenco de la Verdanoj en Ĉaŭdefono.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2024 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.