AI pri la sorto de UEA sen vendita domo

HeKo 915 7-B, 26 jul 26

La redakcio de “Heroldo de Esperanto” demandis al Artefarita Intelekto pri la sorto de la Universala, sed ĝi ne sukcesus vendi la domon en Nieuwe Binnenweg 176, Roterdamo. Jen la respondo:

1) Mankanta alfluo de kapitalo: la vendo estas delonge konsiderata fundamenta por resanigi la kason de la Asocio. Sen tiu abunda miliono da eŭroj UEA ne povas financi la diĝitan transiron kaj modernigi sian aktivecon.

2) Ne elteneblaj domflegaj kostoj: la nemoveblaĵo, pli ol 135-jara, bezonas daŭran kaj kostan flegadon kaj energian adekvatigon. Tiuj kostoj pezas sur la bilanco, jam tre suferanta pro la historia malkresko de la membraro. 

AI eĉ hipotezas bankroton kun drasta konsekvenco: vendo de la domo ajnapreze fare de sindiko.

Ĉu Pro Esperanto estus interesata tiam aĉeti la domon de UEA? Giorgio Silfer, prezidanto de la fondusa konsilio, respondas ke, se vere oni konsiderus tion, de la Esperanta Civito irus al la sindiko la sama simbola propono kiel por la bankrotinta Esperanto Gården. Sed li opinias ke AI troigas.

Legu pli en Heroldo de Esperanto

— HdE-redakcio
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2026 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.