Akademio de Esperanto renovigas trionon

HeKo 521 6-A, 6 dec 12

Venontjare la Akademio de Esperanto renovigos trionon de sia membraro, laŭ statuta kadenco. Pro la ĵusa forpaso de Laŭlum kaj Simonnet vakas du kromaj postenoj, tial necesos elekti dek sep personojn.

La elirantaj akademianoj estas entute dek kvar, ĉar pli frue forpasis ankaŭ La Torre. Jen iliaj nomoj: Perla Ari Martinelli, Marc Bavant, Marjorie Boulton, Dao Anh Kha, Michel Duc Goninaz , Koffi Gbeglo, Anna Löwenstein, Carmel Mallia, Sergio Pokrovskij, Otto Prytz, Amri Wandel, John Wells, Xie Jü-ming. Ne estas certe ke ili ĉiuj rekandidatiĝos, sed laŭ la ĝisnuna sperto probable rekandidatiĝos almenaŭ Perla Ari Martinelli, Marc Bavant, Marjorie Boulton, Michel Duc Goninaz, Anna Löwenstein, Carmel Mallia, Otto Prytz, John Wells. La plejmulto estas pli ol 70-jaraĝa.

Dum la lasta jartrio la Akademio ne multe aktivis. Nova Oficiala Aldono ne aperis. Kompense, eĉ malpli aktivis (praktike mortis) la dua Akademio, literatura, iniciatita de d-ro Mauro Nervi. Kontraŭkompense, UEA okupis agadterenon kiu apartenus al la Akademio: terminologio. Prezidanto Wells malsanis, sed ŝajne resaniĝis. Rekomendo pri la formulo “estas -A, estas -E” vekis amason da kritikoj, ankaŭ interne de la Akademio.




Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.