Aktisto por la Kortumo

HeKo 386 6-C, 4 apr 09

La Kortumo de la Esperanta Civito baldaŭ bezonos novan aktiston (france: greffier). Temas pri ofico plenumebla hejme, laŭ la formulo de buralisto, kaj plenumenda plejparte per interreto. Ĉiu kosto estas repagita, sed ne ekzistas honorario.

La ideala kandidato posedas la sekvajn kvalitojn (kun asterisko la necesajn): a)* havas la esperantan civitanecon; b)* estas pli ol 18-jara; c)* scipovas esperanton C-grade (LTSEC-diplomo estus atuto); d) scipovas iun svisan lingvon (prefere la francan) almenaŭ B-grade; e) interesiĝas pri juro (stude aŭ profesie); f) kapablas uzi ordinarajn komputilprogramojn (ekz. Office).

Limdato por kandidatiĝoj: 2 majo 2009. Pliaj informoj riceveblaj tra nia redakcio.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.